Florenca Esperanto-Asocio
Florenca Esperanto-Asocio | |
---|---|
Associazione Esperantista Fiorentina | |
Lando | Italio |
Tipo | Itala Esperanto-Asocio |
Fondiĝo | 1905 |
Fondiĝloko | Florenco |
Prezidanto | Enrico Brustolin |
Vicprezidanto | Laura Bonciani |
Sekretario | Lucia Sanna |
Trezoristo | Brunella Moracci |
Kunordiganto | Carla Cenni |
Retpaĝaro | Enrico Brustolin, Paolo Benelli |
Instruado | Massimo Desideri, Andrea Vaccari |
Interretejo | Esperanto-Florenco |
Florenca Esperanto-Asocio (itale Associazione Esperantista Fiorentina) estas asocio neprofitcela, kiu okupiĝas pri la disvastigo de Esperanto en Florenco.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Enciklopedio de Esperanto estas registrite, ke en Florenco fine de 1905 estis fondita Esperanto-grupo, nomita Esperanto-Unione Fiorentina, kies oficiala bulteno konsistigis la unuan regionan esperantistan gazeton en Italio (1906). Ĝia sidejo estis en Piazza Santa Croce 23, kaj nur kvin monatojn post sia fondiĝo la grupo jam havis 130 membrojn.
Unu el ĝiaj membroj estis D-ro Alberto Dattari, fervora preleganto ĉe Università Popolare di Firenze (Florenca Popola Universitato) kaj aŭtoro de 224-paĝa libro por la instruado de Esperanto[1] (1907).
Itala Esperanto-Federacio (1910)
[redakti | redakti fonton]
|
Per tiuj ĉi vortoj la periodaĵo La Revuo anoncis en 1910 la starigon de organizita esperantista movado en Italio, kiu nomiĝis Federazione Esperantista Italiana (Itala Esperanto-Federacio). Ĝiaj unuaj gvidantoj estis ĉiuj florencanoj: la prezidanto, profesoro Giuseppe Signorini (mortinta en 1927); la vicprezidanto, fraŭlino Ruth J. Hall; la administranto Luigi Del Re (mortinta en 1934), en kies librovendejo en via dei Pucci 17 en Florenco estis starigita la Centra Publika Oficejo de la Federacio kaj kiu publikigis itallingvan version de "Chiave dell'Esperanto"[2]. Al la florencaj membroj aliĝis kiel konsilistoj preskaŭ ĉiuj italaj esperantistoj tiam aktivaj, kune kun alia florencano, D-ro Francesco Giulietti (1883-1978), tiam prezidanto de Istituto Stenografico Toscano (Toskana Stenografio-Instituto), kiu proponis establi la sidejon de la Federacio ĉe la Instituto mem, en via dei Neri 1.
Ekde la fruaj jaroj la esperantista movado en Florenco estas nedisigeble ligita al la nomo de profesoro Corrado Grazzini, kiu dum sia longa vivo (li mortis en la aĝo de okdek ok jaroj en 1971) dediĉis sin kun kontinueco kaj pasio al la promocio kaj instruado de la lingvo internacia. Naskiĝinta en Venecio, en la aĝo de naŭ li translokiĝis al Florenco, kie li studis kaj iĝis bankdirektoro. Esperantisto ekde 1907, tri jarojn poste li estis inter la fondintoj de Itala Esperanto-Federacio kaj en 1913 li estis nomumita sekretario de la ĵus formita Associazione Italiana degli Insegnanti Esperantisti (Itala Asocio de Esperantistaj Instruistoj), ankaŭ kun sidejo en Florenco. Fine de 1920, post la disperdiĝo ligita al la unua mondmilito, la florencaj esperantistoj reorganizis sin en la novan asocion Nova Sento, kies prezidanto estis la nelacigebla Grazzini. En 1922 li ankaŭ estigis la Esperanto-Katedron (kiu fariĝis Itala Esperanto-Instituto ekde 1932) kaj tri jarojn poste li fariĝis ĝia direktoro, rolo kiun li plenumis dum preskaŭ 40 jaroj, ĝis 1962. Al tiuj agadoj Grazzini aldonis la kreadon kaj eldonado de informaj broŝuroj, lernolibroj kaj vortaroj (unu el liaj gramatiklibroj estis dum multaj jaroj la plej uzata instrulibro en Esperanto-kursoj en Italio) kaj la organizado de gravaj Esperanto-aranĝoj en Florenco: ekzemple ĉeesto en la urbo de kongresanoj de la 27-a Universala Kongreso (1935) kaj la Itala Esperanto-Kongreso en 1959. Li estis delegito en Florenco de Universala Esperanto Asocio seninterrompe dum 60 jaroj ĝis sia morto. Sian riĉan bibliotekon li lasis al Itala Esperanto-Federacio, kaj tio konsistigis la ĉefan kernon de Nacia Biblioteko de Esperanto, nuntempe konservita en la Ŝtata Arkivo de Massa.
En 1938, profesoro Bruno Migliorini, fama lingvisto sed ankaŭ aktiva kaj eminenta esperantisto, translokiĝis al Florenco, por direkti la unuan katedron de Historio de la Itala Lingvo. Tamen, en la florencaj jaroj, li ne plu interesiĝis pri la internacia lingvo; proksimiĝo okazis nur okaze de la jam menciita Nacia Kongreso de 1959. Kiam Migliorini mortis en 1975, li lasis multajn verkojn pri Esperanto al la biblioteko de Accademia della Crusca, kies prezidanto li estis de 1949 ĝis 1963.
En la lerneja jaro 1956-57 okazis Esperanto-kurso en Università Popolare di Firenze en Palagio di Parte Guelfa, post kiam granda grupo da florencaj esperantistoj iris al la Universala Kongreso en Marsejlo en 1957.
La Itala Kongreso de Esperanto de 1959 estis granda kaj bone organizita aranĝo, sub la patroneco de la tiama Prezidanto de la Respubliko kaj kun honora komitato al kiu aliĝis la ĉefministro kaj sep ministroj de la itala registaro; la nombro de kongresanoj ankaŭ estis alta (preskaŭ 500), inkluzive de cent eksterlandanoj el 18 landoj. Akceptejo de vizitantoj eĉ estis aktivigita en la interna atrio de la stacidomo Santa Maria Novella, en ĉambreto disponigita de Ferrovie dello Stato (Ŝtataj Fervojoj).
Okaze de la ĝemeliĝo de Florenco kun la japana urbo Kioto (1965), la Esperanto-grupoj de la du urboj havis intensan interŝanĝon de mesaĝoj kaj kulturajn kontaktojn. La lastaj jaroj de la vivo de Grazzini koincidis kun malpliiĝo de la agado de la florenca grupo, kiu longe havis sian sidejon ĉe "Società Toscana per la Storia del Risorgimento Nazionale" (Toskana Societo por la Historio de la Nacia Risorgimento), via Sant'Egidio 21. Bedaŭrinde la tuta ĉefsidejo estis detruita per la katastrofaj inundoj de novembro 1966.
Florenca Esperanto-Asocio (1985)
[redakti | redakti fonton]En la 1970-aj jaroj la florenca Esperanto-grupo preskaŭ malaperis. Restis la laboro de izolitaj esperantistoj, inkluzive de Giulia Rosselli, Pietro Brovelli, Enzo Ariani, Salvatore D'Isidoro kaj Edo Taddei. Precipe sinjorino Rosselli aranĝis multajn renkontiĝojn en sia domo en via Cavour. La refondiĝo de la grupo sub la nomo Associazione Esperantista Fiorentina (Florenca Esperanto-Asocio) okazis en 1985 post la penoj de D'Isidoro, Taddei, Piero Neri kaj Contardo Telaretti, kiu fariĝis ĝia prezidanto. En 1987 la nova asocio organizis la solenan feston en Florenco de la centjariĝo de Esperanto: publika manifestacio okazis en "Salone delle Quattro Stagioni" (Salono de la Kvar Sezonoj) de Palazzo Medici-Riccardi (Palaco Medici-Riccardi), kun konsiderinda nombro da homoj ĉeestantaj, inkluzive de reprezentantoj de la provincaj kaj urbaj aŭtoritatoj, kaj kun intervenoj de universitataj profesoroj kaj intelektuloj, inkluzive de Dino Pieraccioni, Arrigo Castellani, Andrea Chiti-Batelli kaj Maria Luisa Stringo de Unesko. El tiu ĉi festo originis manifesto favore al Esperanto, subskribita de multnombraj saĝuloj de la urbo.
Inter la homoj, kiuj kontribuis al la revivigo de Esperanto en Florenco meze de la okdekaj jaroj, oni ne devas forgesi Umberto Stoppoloni. Juĝisto ĉe la Apelacia Kortumo de Florenco, li estis dum multaj jaroj prezidanto de la Esperanto-grupo de Pistoia, la urbo kie li loĝis, sed li ankaŭ multe kunlaboris en la organizado kaj agado de la florenca grupo, interalie okazigante kursojn ĉe la florenca sidejo de Eŭropa Federalisma Movado. En 2001 mortis Stoppoloni kaj en 2002 subite ankaŭ Edo Taddei. Delegito de Universala Esperanto-Asocio en Florenco ekde 1963, li dediĉis sin kun pasio kaj kompetenteco al la politika agnosko de Esperanto kaj al la kreado de unu el la unuaj retaj kursoj.
Universala Kongreso de Esperanto (2006) kaj 21-a jarcento
[redakti | redakti fonton]Somere 2006 (29-a de Julio ĝis 5-a de Aŭgusto) okazis en Florenco ("Palazzo dei Congressi") la 91-a Universala Kongreso de Esperanto, en kies organizo la florenca grupo aktive kunlaboris kune kun Itala Esperantista Federacio. La temo de la kongreso estis: "Lingvoj, kulturo kaj edukado por daŭripova evoluo"; ĉeestis 2 209 kongresanoj, venantaj el 62 diversaj landoj. Contardo Telaretti, Enrico Brustolin kaj Leonardo Pampaloni estis parto de la Nacia Organiza Komitato. La kongreso estis antaŭita de studtago memore al Bruno Migliorini ĉe Universitato de Florenco kun partopreno de la prezidanto de la Accademia della Crusca.
Okaze de la Itala Kongreso de Esperanto en 2008 en Grosseto, Itala Esperanto-Federacio aljuĝis la Conterno-Premion al Florenca Esperanto-Asocio, pro sia engaĝiĝo favore al Esperanto.
Ekde 1985, Florenca Esperanto-Asocio ofte ŝanĝis sidejon, de "Palagio di Parte Guelfa", ĉe Eŭropa Federalisma Movado al Parterre, ĉe la kultura asocio "Amici dell’Università dell’Età Libera" (Amikoj de Universitato de la Libera Aĝo). La nuna sidejo estas ĉe "Circolo Arci Porta al Prato", via delle Porte Nuove 33, proksime de la stacidomo Santa Maria Novella.
Membroj kaj roloj
[redakti | redakti fonton]- laŭ stato de la jaro 2023 -
- Prezidanto: Enrico Brustolin
- Vicprezidanto: Laura Bonciani
- Sekretario: Lucia Sanna
- Trezoristo: Brunella Moracci
- Kunordiganto: Carla Cenni
- Retpaĝaro: Enrico Brustolin, Paolo Benelli
- Instruado: Massimo Desideri, Andrea Vaccari
Prezidantoj
[redakti | redakti fonton]1985-2009: Contardo Telaretti; 2009-2015: Leonardo Pampaloni; ekde 2015: Enrico Brustolin (laŭ stato de 2023).